Jeremias 2

1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:

2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.

3 Izrael tiam estis sanktajxo de la Eternulo, Lia unua frukto; cxiuj, kiuj mangxis gxin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.

4 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj cxiuj familioj de la domo de Izrael.

5 Tiele diras la Eternulo:Kian maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?

6 Kaj ili ne diris:Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu logxis?

7 Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi mangxu gxiajn fruktojn kaj bonajxojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredajxon vi faris abomenindajxo.

8 La pastroj ne diris:Kie estas la Eternulo? la legxokompetentuloj ne atentis Min, la pasxtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.

9 Pro tio Mi ankoraux procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos.

10 CXar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, cxu tie estas farita io simila.

11 CXu ia popolo sxangxis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo sxangxis sian gloron je idoloj.

12 Miregu pri tio, ho cxielo, sentu teruron kaj forte konsternigxu, diras la Eternulo.

13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

14 CXu Izrael estas sklavo, aux cxu li estas infano de la domo? kial li farigxis rabitajxo?

15 Kontraux li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu logxas en ili.

16 Ecx la filoj de Nof kaj de Tahxpanhxes frakasis vian verton.

17 Vi jam mem tion faris al vi, cxar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.

18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato?

19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

20 CXar antaux longe vi rompis vian jugon kaj dissxiris viajn sxnurojn, kaj vi diris:Mi ne plu malbonagos; tamen sur cxiu alta loko kaj sub cxiu verda arbo vi kusxigis vin kiel malcxastistino.

21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbrancxon, portontan plej gxustajn fruktojn; kiel do vi sxangxigxis cxe Mi je vinberbrancxo sovagxa?

22 Se vi ecx lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaux Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

23 Kiel vi povas diri:Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo.

24 Kiu povas reteni sovagxan azeninon, alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama stato ili gxin trovos.

25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorgxon de soifo. Sed vi diras:Ne, mi ne volas, cxar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.

26 Kiel sxtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,

27 kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin.

28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.

29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi cxiuj defalis de Mi, diras la Eternulo.

30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.

31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?

32 CXu virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.

33 Kiel vi beligas vian vojon, por sercxi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimigxis.

34 Ecx sur viaj baskoj oni trovas sangon de malricxuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur cxiuj tiuj lokoj.

35 Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.

36 Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

37 Ankaux el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, cxar la Eternulo forpusxis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.

Capítulos

Bíblias