1 Kiam tion aŭdis Jabin, reĝo de Ĥacor, li sendis al Jobab, reĝo de Madon, kaj al la reĝo de Ŝimron kaj al la reĝo de Aĥŝaf,

2 kaj al la reĝoj, kiuj loĝis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltaĵo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,

3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa.

4 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da ĉevaloj kaj ĉaroj.

5 Kaj kuniĝis ĉiuj tiuj reĝoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraŭ Izrael.

6 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.

7 Kaj eliris kontraŭ ilin Josuo kune kun ĉiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj ĵetis sin sur ilin.

8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot- Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.

9 Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo:iliajn ĉevalojn li lamigis, kaj iliajn ĉarojn li forbruligis per fajro.

10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis Ĥacoron, kaj ĝian reĝon li mortigis per glavo; ĉar Ĥacor antaŭe estis la ĉefa el ĉiuj tiuj regnoj.

11 Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj Ĥacoron li forbruligis per fajro.

12 Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.

13 Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.

14 Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.

15 Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

16 Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;

17 de la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

18 Dum longa tempo Josuo militis kontraŭ ĉiuj tiuj reĝoj.

19 Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito.

20 Ĉar de la Eternulo venis la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

21 Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.

22 Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Aŝdod ili restis.

23 Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la lando trankviliĝis de milito.