1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Ŝitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jeriĥon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis Raĥab, kaj ili dormis tie.

2 Kaj oni diris al la reĝo de Jeriĥo jene:Jen venis ĉi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

3 Tiam la reĝo de Jeriĥo sendis al Raĥab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; ĉar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.

4 Sed la virino prenis la du virojn kaj kaŝis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;

5 kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, ĉar vi kuratingos ilin.

6 Sed ŝi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi sur la tegmento.

7 La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan ĝis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

8 Kaj antaŭ ol la kaŝitoj kuŝiĝis, ŝi supreniris al ili sur la tegmenton,

9 kaj ŝi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuliĝis antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando;

10 ĉar ni aŭdis, ke la Eternulo sekigis antaŭ vi la akvon de la Ruĝa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Siĥon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.

11 Ni aŭdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre.

12 Kaj nun ĵuru al mi per la Eternulo, ke ĉar mi faris favorkoraĵon al vi, tial ankaŭ vi faros favorkoraĵon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,

13 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al ĉiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraŭ morto.

14 Kaj la viroj diris al ŝi:Nia animo mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkoraĵon kaj fidelaĵon.

15 Kaj ŝi malsuprenigis ilin per ŝnuro tra la fenestro; ĉar ŝia domo estis en la muro de la urbo, kaj ŝi loĝis en la muro.

16 Kaj ŝi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kaŝu vin tie dum tri tagoj, ĝis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.

17 Kaj la viroj diris al ŝi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin:

18 jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la ruĝan ŝnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;

19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri ĉiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tuŝos.

20 Sed se vi rakontos ĉi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin.

21 Kaj ŝi diris:Ĝi estu, kiel vi diris. Kaj ŝi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj ŝi alligis la ruĝan ŝnuron al la fenestro.

22 Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, ĝis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.

23 Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transiĝis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis al ili.

24 Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj ĉiuj loĝantoj de la lando havas timon antaŭ ni.