1 Kaj Ijob respondis kaj diris:

2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo.

3 Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

4 Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;

5 Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj.

6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

7 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;

8 Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.

9 Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,

10 De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno?

11 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.

12 La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.

13 Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.

14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.

15 Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.

16 Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.

17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.

18 La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.

19 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.

20 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.

21 Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.

22 Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.

23 Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.

24 Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;

25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.