1 Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

3 Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!

4 Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

5 Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

6 Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

7 Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.

8 Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo,

9 Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.

10 Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?

11 Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:

12 Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.

13 Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

14 Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.

15 Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.

16 Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon;

17 Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.

18 Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;

19 Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

20 Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.

21 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

22 Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.