1 Ijob respondis kaj diris:

2 Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.

3 Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?

4 Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.

5 Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

6 Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi?

7 Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.

8 Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.

9 Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.

10 Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.

11 Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.

12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.

13 Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon.

14 Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.

15 Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.

16 Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;

17 Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura.

18 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.

19 Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,

21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

22 Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.