1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

3 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?

4 Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?

5 La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.

6 La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.

7 Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.

8 Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.

9 La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.

10 Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.

11 De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.

12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.

13 Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.

14 Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.

15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.

16 Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.

17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.

18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.

19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.

20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.

21 Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.