1 Ijob respondis kaj diris:

2 Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!

4 Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.

5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.

6 Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;

7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.

8 Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;

9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

10 Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.

11 Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.

12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.

13 Sed Li estas sola:kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.

15 Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.

16 Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.

17 Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.