1 Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

2 Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.

3 Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.

4 Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.

5 Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.

6 Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.

7 Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.

8 De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.

9 Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon.

10 Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;

11 Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.

12 El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

13 Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.

14 Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.

15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizaĝon.

16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.

17 Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj, Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.

18 Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.

19 Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.

20 Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo-

21 Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

22 Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.

23 Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.

24 Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.

25 Ĉu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?