1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.

3 Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?

4 Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?

5 Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:

6 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!