1 La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.

2 La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.

3 Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.

4 Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

5 La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.

6 Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.

7 La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.

8 Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.

9 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

10 En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.

11 Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.

12 Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?

13 La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.

14 La abismo diras:Ne en mi ĝi estas; La maro diras:Ĝi ne troviĝas ĉe mi.

15 Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.

16 Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.

17 Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.

18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.

19 Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.

20 De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?

21 Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.

22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.

23 Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;

24 Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.

25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,

26 Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:

27 Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;

28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.