1 Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.

2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

3 kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.

4 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li.

5 Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

6 Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

7 Mi pensis:La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon.

8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.

9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,

10 Tial mi diras:Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion.

11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.

12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

13 Ne diru:Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo.

14 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

15 Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.

16 Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,

17 Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion.

18 Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.

19 Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

20 Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.

21 Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;

22 Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.