1 Elihu parolis plue, kaj diris:

2 Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

3 Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon.

4 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

5 Ĉar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

6 En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?

8 Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;

9 Ĉar li diras:Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio.

10 Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

11 Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin.

12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

13 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?

14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,

15 Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo.

16 Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj.

17 Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?

18 Ĉu oni povas diris al reĝo:Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj:Malpiulo?

19 Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.

20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.

21 Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.

22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.

23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.

24 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;

25 Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.

26 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;

27 Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,

28 Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.

29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

31 Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;

32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.

33 Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

34 Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:

35 Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.

36 Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj;

37 Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.