1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

2 Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

3 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

5 Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?

6 Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,

7 Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?

8 Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;

9 Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,

10 Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,

11 Kaj diris:Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?

12 Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,

13 Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;

14 Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;

15 Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

16 Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?

17 Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?

18 Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?

19 Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,

20 Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?

21 Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

22 Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,

23 Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?

24 Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

25 Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,

26 Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,

27 Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?

28 Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?

29 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?

30 Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.

31 Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?

32 Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?

33 Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?

34 Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?

35 Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

36 Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

37 Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,

38 Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?

39 Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

40 Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?

41 Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?