1 Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj?

2 Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?

3 Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj.

4 Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.

5 Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?

6 La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo;

7 Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas;

8 La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon.

9 Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo?

10 Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn?

11 Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron?

12 Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?

13 La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;

14 Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;

15 Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati.

16 Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana;

17 Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton.

18 Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton.

19 Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?

20 Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.

21 Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;

22 Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.

23 Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.

24 Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.

25 Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias:Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.

26 Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?

27 Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston?

28 Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.

29 De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj.

30 Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.