1 Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?

2 Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.

3 Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.

4 Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

5 Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.

6 Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.

7 Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.

8 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

9 Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;

10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,

11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.

12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.

13 Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.

14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.

15 Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.

16 Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon.

17 Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;

18 Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.

19 En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.

20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.

21 Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.

22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

23 Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.

24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.

25 Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.

26 En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.

27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.