1 Ijob respondis kaj diris:

2 Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,

3 Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

4 Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.

5 Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?

6 Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo?

7 Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.

8 Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!

9 Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!

10 Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.

11 Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

12 Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro?

13 Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi.

14 Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.

15 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

16 Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo;

17 En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.

18 Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.

19 Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;

20 Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.

21 Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.

22 Ĉu mi diris:Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi,

23 Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?

24 Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

25 Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

26 Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

27 Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.

28 Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?

29 Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

30 Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?