1 Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?

3 Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?

4 Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.

5 Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.

7 Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.

8 Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

9 Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

10 Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

11 Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo?

12 En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.

13 Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

14 Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo.

15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.

16 Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;

17 Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;

18 Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

19 Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

20 Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

21 Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.

22 Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.