1 Kaj li diris al siaj disĉiploj:Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!

2 Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.

3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.

4 Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

5 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon.

6 Kaj la Sinjoro diris:Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo:Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.

7 Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo:Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi?

8 Ĉu li ne diros al li prefere:Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos?

9 Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita?

10 Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.

12 Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;

13 kaj ili levis sian voĉon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin.

14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.

15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,

16 kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.

17 Kaj Jesuo responde diris:Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?

18 Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?

19 Kaj li diris al li:Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.

20 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante:La regno de Dio ne venas kun observado;

21 kaj oni ne diros:Jen ĉi tie, aŭ:Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.

22 Kaj li diris al la disĉiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.

23 Kaj ili diros al vi:Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu;

24 ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.

25 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio.

26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.

27 Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn.

28 Ankaŭ tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis, konstruis;

29 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn;

30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkaŝiĝos.

31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu.

32 Memoru la edzinon de Lot.

33 Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.

34 Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

35 Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

36 Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

37 Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la agloj.