1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi,

2 dirante:En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;

3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo.

4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,

5 tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.

6 Kaj la Sinjoro diris:Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto.

7 Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

8 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?

9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:

10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.

11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto.

12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.

13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo.

14 Mi diras al vi:Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

15 Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.

16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.

17 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.

18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

19 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

20 Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.

21 Kaj li diris:Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.

22 Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li:Ankoraŭ unu mankon vi havas:vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

23 Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.

24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!

25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.

26 Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris:Kiu do povos esti savita?

27 Sed li diris:Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.

28 Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.

29 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,

30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

32 Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;

33 kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.

34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;

36 kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.

37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.

38 Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min.

39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min!

40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:

41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.

42 Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis.

43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.