1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.

2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.

3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.

4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.

5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.

6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.

7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante:Ĉe pekulo li eniris, por gasti.

8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.

9 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.

10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.

12 Li do diris:Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.

13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min�ojn, kaj diris al ili:Negocadu, ĝis mi revenos.

14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.

15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.

16 Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn.

17 Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.

18 Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min�o faris kvin min�ojn.

19 Li diris ankaŭ al tiu:Vi ankaŭ estu super kvin urboj.

20 Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min�o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;

21 ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.

22 Li diris al li:El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;

23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento?

24 Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min�on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min�ojn.

25 (Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min�ojn.)

26 Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.

27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

28 Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.

29 Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,

30 dirante:Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku.

31 Kaj se iu demandos al vi:Kial vi ĝin malligas? parolu jene:La Sinjoro ĝin bezonas.

32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili.

33 Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?

34 Kaj ili diris:La Sinjoro ĝin bezonas.

35 Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin.

36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.

37 Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis;

38 dirante:Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto.

39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn disĉiplojn.

40 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.

41 Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi,

42 dirante:Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj.

43 Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin,

44 kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

45 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,

46 dirante al ili:Estas skribite:Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi,

48 kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.