1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj;

2 kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton?

3 Kaj responde li diris al ili:Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi:

4 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj?

5 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la ĉielo; li diros:Kial vi ne kredis al li?

6 Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.

7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis.

8 Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo.

10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.

11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.

12 Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis.

13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.

14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia.

15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?

16 Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.

17 Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula?

18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.

19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.

20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.

21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:

22 Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne?

23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:

24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro.

25 Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.

26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.

27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin,

28 dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana;

30 ankaŭ la dua;

31 kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.

32 Laste mortis ankaŭ la virino.

33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.

34 Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj;

35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas;

36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.

37 Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.

38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.

39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris.

40 Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.

41 Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?

42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

43 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?

45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:

46 Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;

47 kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.