1 Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston.

2 Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn.

3 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj;

4 ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.

5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris:

6 Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

7 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima?

8 Kaj li diris:Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj:La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin.

9 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.

10 Tiam li diris al ili:Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno;

11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo.

12 Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo.

13 Tio fariĝos por vi atesto.

14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo;

15 ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri.

16 Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.

17 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.

18 Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos.

19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

20 Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis.

21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.

22 Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita.

23 Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo.

24 Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj.

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj;

26 homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos.

27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

29 Kaj li parolis al ili parabolon:Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn;

30 kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.

31 Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.

32 Vere mi diras al vi:Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos.

33 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;

35 ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero.

36 Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo.

37 Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba.

38 Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.