1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton

2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis.

3 Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano.

4 Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo.

5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.

6 Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas.

7 Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via.

8 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu.

9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;

10 ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,

11 kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

12 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.

14 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.

15 Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.

16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.

17 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

19 Por proklami favorjaron de la Eternulo.

20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis.

21 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.

22 Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris:Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef?

23 Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo.

24 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.

25 Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;

26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.

27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.

28 Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion;

29 kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.

30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.

31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;

32 kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.

33 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo,

34 dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.

35 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.

36 Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.

37 Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.

38 Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.

39 Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.

40 Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.

41 Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.

42 Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.

43 Sed li diris al ili:Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.

44 Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.