Marcos 4

1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.

2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:

3 Auxskultu:jen semisto eliris, por semi;

4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin.

5 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;

6 kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.

7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.

8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobligxante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.

9 Kaj li diris:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.

11 Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;

12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.

13 Kaj li diris al ili:CXu vi ne scias cxi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni cxiujn parabolojn?

14 La semisto semas la vorton.

15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili auxdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.

16 Kaj tiel same jen la semitaj cxe la sxtonaj lokoj:ili auxdas la vorton, kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;

17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.

18 Kaj jen la semitaj cxe la dornoj:tiuj, kiuj auxdis la vorton;

19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj gxi farigxas senfrukta.

20 Kaj jen la semitaj cxe la bona tero:tiuj, kiuj auxdas la vorton kaj akceptas gxin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

21 Kaj li diris al ili:CXu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?

22 CXar nenio estas kasxita krom por tio, ke gxi estu malkasxita; nek io estas sekreta krom por tio, ke gxi estu aperigita.

23 Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

24 Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.

25 CXar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

26 Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,

27 kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.

28 Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.

29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.

30 Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin?

31 Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,

32 tamen semite, kreskas kaj farigxas pli granda ol cxiuj legomoj, kaj elmetas grandajn brancxojn, tiel ke sub gxia ombro povas eklogxi la birdoj de la cxielo.

33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laux tio, kiel ili povis auxskulti;

34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.

35 Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.

36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin.

37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.

38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?

39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.

40 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon?

41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.

Publicidade

Capítulos

Bíblias

Publicidade