1 Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.

2 Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.

3 Li sidiĝos, por refandi kaj purigi arĝenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj arĝenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.

4 Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antaŭaj.

5 Kaj Mi venos al vi, por juĝi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraŭ la sorĉistoj kaj adultuloj, kontraŭ tiuj, kiuj ĵuras mensoge, kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

6 Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.

7 De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj leĝoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni?

8 Ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraŭ Vi? En la dekonaĵo kaj la oferdonoj.

9 Sub la malbeno vi ruiniĝas, sed kontraŭ Mi vi ruzas, la tuta popolo.

10 Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan.

11 Tiam Mi faros por vi malpermeson al la manĝeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.

12 Kaj ĉiuj nacioj nomos vin feliĉaj, ĉar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.

13 Arogantaj estas kontraŭ Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraŭ Vi?

14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas senĝoje antaŭ la Eternulo Cebaot?

15 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas feliĉaj, kaj la malpiuloj estas bone aranĝitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.

16 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj aŭdas, kaj memorlibro estas skribata antaŭ Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon.

17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi aranĝos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.

18 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.