1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.

3 Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.

4 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante:Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.

6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.

7 Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris:Leviĝu, kaj ne timu.

8 Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.

10 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?

11 Kaj li responde diris:Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion;

12 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.

13 Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:

15 Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.

16 Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.

17 Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.

18 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.

19 Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli ĝin?

20 Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto:Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.

21 Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.

22 Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;

23 kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.

24 Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris:Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?

25 Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?

26 Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj.

27 Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.