1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn.

2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaŭ Li.

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia buŝo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.

6 Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.

8 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.

9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al Ŝeĥem; abomenindaĵon ili faras.

10 En la domo de Izrael Mi vidas teruraĵon:tie malĉastas Efraim, malpuriĝas Izrael.

11 Sed ankaŭ Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.