1 Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.

2 Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.

3 En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.

4 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.

5 Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.

6 Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.

7 Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.

8 La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.

9 Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.

10 Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.

11 Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.

12 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.

13 Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.

14 Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.

15 Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.

16 Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.

17 Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.

18 Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.

19 Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.

20 Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.

21 Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.

22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.

23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.

24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.

25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.

26 En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.

27 La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

28 Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.

29 Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.

30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.

31 Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.

32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.

33 En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.

34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.

35 Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.