1 Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.

2 Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!

3 Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.

4 Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.

5 Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.

6 Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.

7 Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.

8 Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

9 Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.

10 Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.

11 Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.

12 Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.

13 Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.

14 Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon.

15 Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;

16 Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon.

17 Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.

18 Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto.

19 Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon.

20 Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.

21 Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.

22 Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.

23 Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.

24 Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.

25 Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.

26 Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.

27 Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.

28 Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:

29 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.

30 Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.

31 Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.