1 Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?

2 Multa en ĉiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.

3 Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?

4 Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.

5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

6 Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?

7 Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?

8 kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

9 Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne:ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;

10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;

11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;

12 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;

13 Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;

14 Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;

15 Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;

16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

17 Kaj vojon de paco ili ne konas;

18 Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

19 Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;

20 ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.

21 Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;

22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;

23 ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;

24 pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;

25 kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;

26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

27 Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.

28 Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.

29 Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;

30 ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.

31 Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.