4 내가 이 말을 듣고 앉아서 울고 수일 동안 슬퍼하며 하늘의 하나님 앞에 금식하며 기도하여

5 가로되 하늘의 하나님 여호와 크고 두려우신 하나님이여, 주를 사랑하고 주의 계명을 지키는 자에게 언약을 지키시며 긍휼을 베푸시는 주여 ! 간구하나이다

6 이제 종이 주의 종 이스라엘 자손을 위하여 주야로 기도하오며 이스라엘 자손의 주 앞에 범죄함을 자복하오니 주는 귀를 기울이시며 눈을 여시사 종의 기도를 들으시옵소서 ! 나와 나의 아비 집이 범죄하여

7 주를 향하여 심히 악을 행하여 주의 종 모세에게 주께서 명하신 계명과 율례와 규례를 지키지 아니하였나이다

8 옛적에 주께서 주의 종 모세에게 명하여 가라사대 만일 너희가 범죄하면 내가 너희를 열국 중에 흩을 것이요

9 만일 내게로 돌아와서 내 계명을 지켜 행하면 너희 쫓긴 자가 하늘 끝에 있을지라도 내가 거기서 부터 모아 내 이름을 두려고 택한 곳에 돌아오게 하리라 하신 말씀을 이제 청컨대 기억하옵소서

10 이들은 주께서 일찍 큰 권능과 강한 손으로 구속하신 주의 종이요 주의 백성이니이다

11 주여 ! 구하오니 귀를 기울이사 종의 기도와 주의 이름을 경외하기를 기뻐하는 종들의 기도를 들으시고 오늘날 종으로 형통하여 이 사람 앞에서 은혜를 입게 하옵소서' 하였나니 그 때에 내가 왕의 술 관원이 되었었느니라

4 Kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mi sidiĝis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj preĝis antaŭ Dio de la ĉielo.

5 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto, per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaŭ Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

7 Ni forte pekis antaŭ Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la leĝojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.

8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disĵetos vin inter la popolojn;

9 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj eĉ estus ĉe la rando de la ĉielo, Mi eĉ de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por loĝigi tie Mian nomon.

10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.

11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la preĝo de Via servanto, kaj al la preĝo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaŭ, kaj akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo. (Mi estis vinverŝisto ĉe la reĝo.)