1 Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino. 2 Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, 3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio, 4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis. 5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
Publicidade