Tomar uma decisão
Tomar decisões com sabedoria é um dos maiores desafios da vida. A Bíblia nos ensina a buscar a Deus em oração, na Palavra e no conselho, confiando que Ele dirige os nossos passos.
Buscar a Deus
Se algum de vós tem falta de sabedoria, peça a Deus. Ele dá generosamente e sem repreensão a todos os que pedem.
5 Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
14 Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li:ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas;
9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco.
5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.6 Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.
6 Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.
11 Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
Conselho e direção
Onde não há conselho os planos se frustam. Toda Escritura é útil para nos guiar nas decisões da vida.
14 Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
33 Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.
1 Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.2 Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.4 La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.5 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.6 La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.7 La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.8 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.11 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.12 Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.13 Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
16 Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;
17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.
7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
1 Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo.2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.3 Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
Confiar e seguir
Seja o que for que façais, fazei tudo para a glória de Deus. O sábio ouve a Deus antes de agir.
31 Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.
1 Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan,
5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?10 Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.11 Kaj Dio diris al li:Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi,12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron saĝan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaŭ vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
9 Kaj lia edzino diris al li:Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.10 Sed li diris al ŝi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.