1 Kaj Salomono boparenciĝis kun Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis ŝin en la urbon de David, ĝis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem ĉirkaŭe.

2 Tamen la popolo alportadis ankoraŭ oferojn sur altaĵoj, ĉar ĝis tiu tempo ankoraŭ ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.

3 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj.

4 Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.

5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.

6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.

7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.

8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.

9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

10 Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.

11 Kaj Dio diris al li:Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi,

12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron saĝan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaŭ vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.

13 Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la reĝoj dum via tuta vivo.

14 Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

15 Kaj Salomono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj stariĝis antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj.

16 Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li.

17 Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj ĉi tiu virino loĝas en unu domo; kaj mi naskis, loĝante kun ŝi en la sama domo.

18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaŭ ĉi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaŭ estis en la domo.

19 Kaj la filo de ĉi tiu virino mortis en la nokto, ĉar ŝi dormis sur li.

20 Kaj ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi, kiam via servantino dormis, kaj kuŝigis lin ĉe sia brusto, kaj sian mortintan filon ŝi almetis al mia brusto.

21 Kiam mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.

22 Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaŭ la reĝo.

23 Tiam la reĝo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;

24 kaj la reĝo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la reĝo.

25 Kaj la reĝo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.

26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la reĝo, ĉar ekscitiĝis ŝia kompato al ŝia filo, kaj ŝi diris:Ho mia sinjoro, donu al ŝi la infanon vivantan, sed ne mortigu ĝin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.

27 Tiam la reĝo respondis kaj diris:Donu al ŝi la vivantan infanon, sed ne mortigu ĝin; ŝi estas ĝia patrino.

28 Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.