1 א ויהי ככלות שלמה לבנות את בית יהוה ואת בית המלך ואת כל חשק שלמה אשר חפץ לעשות {פ}
2 ב וירא יהוה אל שלמה שנית כאשר נראה אליו בגבעון
3 ג ויאמר יהוה אליו שמעתי את תפלתך ואת תחנתך אשר התחננתה לפני--הקדשתי את הבית הזה אשר בנתה לשום שמי שם עד עולם והיו עיני ולבי שם כל הימים
4 ד ואתה אם תלך לפני כאשר הלך דוד אביך בתם לבב ובישר לעשות ככל אשר צויתיך--חקי ומשפטי תשמר
5 ה והקמתי את כסא ממלכתך על ישראל--לעלם כאשר דברתי על דוד אביך לאמר לא יכרת לך איש מעל כסא ישראל
6 ו אם שוב תשבון אתם ובניכם מאחרי ולא תשמרו מצותי חקתי אשר נתתי לפניכם והלכתם ועבדתם אלהים אחרים והשתחויתם להם
7 ז והכרתי את ישראל מעל פני האדמה אשר נתתי להם ואת הבית אשר הקדשתי לשמי אשלח מעל פני והיה ישראל למשל ולשנינה בכל העמים
8 ח והבית הזה יהיה עליון כל עבר עליו ישם ושרק ואמרו על מה עשה יהוה ככה לארץ הזאת ולבית הזה
9 ט ואמרו על אשר עזבו את יהוה אלהיהם אשר הוציא את אבתם מארץ מצרים ויחזקו באלהים אחרים וישתחו (וישתחוו) להם ויעבדם על כן הביא יהוה עליהם את כל הרעה הזאת {פ}
10 י ויהי מקצה עשרים שנה אשר בנה שלמה את שני הבתים--את בית יהוה ואת בית המלך
11 יא חירם מלך צר נשא את שלמה בעצי ארזים ובעצי ברושים ובזהב--לכל חפצו אז יתן המלך שלמה לחירם עשרים עיר בארץ הגליל
12 יב ויצא חירם מצר לראות את הערים אשר נתן לו שלמה ולא ישרו בעיניו
13 יג ויאמר--מה הערים האלה אשר נתתה לי אחי ויקרא להם ארץ כבול עד היום הזה {פ}
14 יד וישלח חירם למלך מאה ועשרים ככר זהב
15 טו וזה דבר המס אשר העלה המלך שלמה לבנות את בית יהוה ואת ביתו ואת המלוא ואת חומת ירושלם ואת חצר ואת מגדו ואת גזר
16 טז פרעה מלך מצרים עלה וילכד את גזר וישרפה באש ואת הכנעני הישב בעיר הרג ויתנה שלחים לבתו אשת שלמה
17 יז ויבן שלמה את גזר ואת בית חרן תחתון
18 יח ואת בעלת ואת תמר (תדמר) במדבר בארץ
19 יט ואת כל ערי המסכנות אשר היו לשלמה ואת ערי הרכב ואת ערי הפרשים ואת חשק שלמה אשר חשק לבנות בירושלם ובלבנון ובכל ארץ ממשלתו
20 כ כל העם הנותר מן האמרי החתי הפרזי החוי והיבוסי אשר לא מבני ישראל המה
21 כא בניהם אשר נתרו אחריהם בארץ אשר לא יכלו בני ישראל להחרימם ויעלם שלמה למס עבד עד היום הזה
22 כב ומבני ישראל לא נתן שלמה עבד כי הם אנשי המלחמה ועבדיו ושריו ושלישיו ושרי רכבו ופרשיו {ס}
23 כג אלה שרי הנצבים אשר על המלאכה לשלמה חמשים וחמש מאות--הרדים בעם העשים במלאכה
24 כד אך בת פרעה עלתה מעיר דוד אל ביתה אשר בנה לה אז בנה את המלוא
25 כה והעלה שלמה שלש פעמים בשנה עלות ושלמים על המזבח אשר בנה ליהוה והקטיר אתו אשר לפני יהוה ושלם את הבית
26 כו ואני עשה המלך שלמה בעציון גבר אשר את אלות על שפת ים סוף--בארץ אדום
27 כז וישלח חירם באני את עבדיו אנשי אניות ידעי הים--עם עבדי שלמה
28 כח ויבאו אופירה--ויקחו משם זהב ארבע מאות ועשרים ככר ויבאו אל המלך שלמה {פ}
1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
3 Kaj la Eternulo diris al li:Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam.
4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn:
5 tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.
6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili:
7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
8 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
9 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon
11 (por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea.
12 Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li.
13 Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago.
14 Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.
15 Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
16 (Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon,
18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
19 kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago.
22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj.
23 La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon.
25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
26 Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom.
27 Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.