1 א ויבאו הזפים אל שאול הגבעתה לאמר  הלוא דוד מסתתר בגבעת החכילה על פני הישימן

2 ב ויקם שאול וירד אל מדבר זיף ואתו שלשת אלפים איש בחורי ישראל--לבקש את דוד במדבר זיף

3 ג ויחן שאול בגבעת החכילה אשר על פני הישימן--על הדרך ודוד ישב במדבר וירא כי בא שאול אחריו המדברה

4 ד וישלח דוד מרגלים וידע כי בא שאול אל נכון

5 ה ויקם דוד ויבא אל המקום אשר חנה שם שאול וירא דוד את המקום אשר שכב שם שאול ואבנר בן נר שר צבאו ושאול שכב במעגל והעם חנים סביבתו

6 ו ויען דוד ויאמר אל אחימלך החתי ואל אבישי בן צרויה אחי יואב לאמר מי ירד אתי אל שאול אל המחנה ויאמר אבישי אני ארד עמך

7 ז ויבא דוד ואבישי אל העם לילה והנה שאול שכב ישן במעגל וחניתו מעוכה בארץ מראשתו ואבנר והעם שכבים סביבתו  {ס}

8 ח ויאמר אבישי אל דוד סגר אלהים היום את אויבך בידך ועתה אכנו נא בחנית ובארץ פעם אחת ולא אשנה לו

9 ט ויאמר דוד אל אבישי אל תשחיתהו  כי מי שלח ידו במשיח יהוה--ונקה  {פ}

10 י ויאמר דוד חי יהוה כי אם יהוה יגפנו או יומו יבוא ומת או במלחמה ירד ונספה

11 יא חלילה לי מיהוה משלח ידי במשיח יהוה ועתה קח נא את החנית אשר מראשתו ואת צפחת המים--ונלכה לנו

12 יב ויקח דוד את החנית ואת צפחת המים מראשתי שאול וילכו להם ואין ראה ואין יודע ואין מקיץ כי כלם ישנים--כי תרדמת יהוה נפלה עליהם

13 יג ויעבר דוד העבר ויעמד על ראש ההר מרחק  רב המקום ביניהם

14 יד ויקרא דוד אל העם ואל אבנר בן נר לאמר הלוא תענה אבנר ויען אבנר ויאמר מי אתה קראת אל המלך  {פ}

15 טו ויאמר דוד אל אבנר הלוא איש אתה ומי כמוך בישראל ולמה לא שמרת אל אדניך המלך  כי בא אחד העם להשחית את המלך אדניך

16 טז לא טוב הדבר הזה אשר עשית--חי יהוה כי בני מות אתם אשר לא שמרתם על אדניכם על משיח יהוה ועתה ראה אי חנית המלך ואת צפחת המים--אשר מראשתו

17 יז ויכר שאול את קול דוד ויאמר הקולך זה בני דוד ויאמר דוד קולי אדני המלך

18 יח ויאמר למה זה אדני רדף אחרי עבדו  כי מה עשיתי ומה בידי רעה

19 יט ועתה ישמע נא אדני המלך את דברי עבדו  אם יהוה הסיתך בי ירח מנחה ואם בני האדם ארורים הם לפני יהוה כי גרשוני היום מהסתפח בנחלת יהוה לאמר לך עבד אלהים אחרים

20 כ ועתה אל יפל דמי ארצה מנגד פני יהוה  כי יצא מלך ישראל לבקש את פרעש אחד כאשר ירדף הקרא בהרים

21 כא ויאמר שאול חטאתי שוב בני דוד כי לא ארע לך עוד תחת אשר יקרה נפשי בעיניך היום הזה  הנה הסכלתי ואשגה הרבה מאד

22 כב ויען דוד ויאמר הנה החנית (חנית) המלך ויעבר אחד מהנערים ויקחה

23 כג ויהוה ישיב לאיש את צדקתו ואת אמנתו--אשר נתנך יהוה היום ביד ולא אביתי לשלח ידי במשיח יהוה

24 כד והנה כאשר גדלה נפשך היום הזה--בעיני  כן תגדל נפשי בעיני יהוה ויצלני מכל צרה  {פ}

25 כה ויאמר שאול אל דוד ברוך אתה בני דוד--גם עשה תעשה וגם יכל תוכל וילך דוד לדרכו ושאול שב למקומו  {פ}

1 Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris:David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto.

2 Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif.

3 Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi.

4 Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul efektive venis.

5 Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li.

6 Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene:Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris:Mi iros kun vi.

7 Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe.

8 Tiam Abiŝaj diris al David:Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.

9 Sed David diris al Abiŝaj:Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo?

10 Kaj David diris:Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos.

11 La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.

12 Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.

13 Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.

14 Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene:Ĉu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris:Kiu vi estas, kiu krias kontraŭ la reĝo?

15 Tiam David diris al Abner:Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo, por pereigi la reĝon, vian sinjoron.

16 Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.

17 Tiam Saul rekonis la voĉon de David, kaj diris:Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj David diris:Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo.

18 Kaj li diris plue:Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?

19 Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj.

20 Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.

21 Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe eraris.

22 Kaj David respondis kaj diris:Jen estas la lanco de la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin;

23 kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo.

24 Jen, kiel via animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero.

25 Kaj Saul diris al David:Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.