1 א וימלך יהושפט בנו תחתיו ויתחזק על ישראל

2 ב ויתן חיל--בכל ערי יהודה הבצרות ויתן נציבים בארץ יהודה ובערי אפרים אשר לכד אסא אביו

3 ג ויהי יהוה עם יהושפט  כי הלך בדרכי דויד אביו הראשנים ולא דרש לבעלים

4 ד כי לאלהי אביו דרש ובמצותיו הלך ולא כמעשה ישראל

5 ה ויכן יהוה את הממלכה בידו ויתנו כל יהודה מנחה ליהושפט ויהי לו עשר וכבוד לרב

6 ו ויגבה לבו בדרכי יהוה ועוד הסיר את הבמות ואת האשרים--מיהודה  {פ} br

7 ז ובשנת שלוש למלכו שלח לשריו לבן חיל ולעבדיה ולזכריה ולנתנאל ולמיכיהו--ללמד בערי יהודה

8 ח ועמהם הלוים שמעיהו ונתניהו וזבדיהו ועשהאל ושמרימות (ושמירמות) ויהונתן ואדניהו וטוביהו וטוב אדוניה--הלוים ועמהם אלישמע ויהורם הכהנים

9 ט וילמדו ביהודה ועמהם ספר תורת יהוה ויסבו בכל ערי יהודה וילמדו בעם

10 י ויהי פחד יהוה על כל ממלכות הארצות אשר סביבות יהודה ולא נלחמו עם יהושפט

11 יא ומן פלשתים מביאים ליהושפט מנחה--וכסף משא גם הערביאים מביאים לו צאן אילים שבעת אלפים ושבע מאות ותישים שבעת אלפים ושבע מאות  {פ} br

12 יב ויהי יהושפט הלך וגדל עד למעלה ויבן ביהודה בירניות וערי מסכנות

13 יג ומלאכה רבה היה לו בערי יהודה ואנשי מלחמה גבורי חיל בירושלם

14 יד ואלה פקדתם לבית אבותיהם  ליהודה שרי אלפים--  {ס}  עדנה השר ועמו גבורי חיל שלש מאות אלף  {ס}

15 טו ועל ידו יהוחנן השר ועמו מאתים ושמונים אלף  {ס}

16 טז ועל ידו עמסיה בן זכרי המתנדב ליהוה ועמו מאתים אלף גבור חיל  {ס}

17 יז ומן בנימן--גבור חיל אלידע ועמו נשקי קשת ומגן מאתים אלף  {ס}

18 יח ועל ידו יהוזבד ועמו מאה ושמונים אלף חלוצי צבא  {ס}

19 יט אלה המשרתים את המלך  מלבד אשר נתן המלך בערי המבצר--בכל יהודה  {פ} br

1 Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael.

2 Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.

3 Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,

4 sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.

5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro.

6 Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

7 En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;

8 kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram.

9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.

10 Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat.

11 De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.

12 Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.

13 Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.

14 Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj:ĉe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;

15 apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil;

16 apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.

17 Ĉe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo;

18 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.

19 Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.