1 א ויהי מאחרי כן ויעש לו אבשלום מרכבה וססים וחמשים איש רצים לפניו

2 ב והשכים אבשלום ועמד על יד דרך השער ויהי כל האיש אשר יהיה לו ריב לבוא אל המלך למשפט ויקרא אבשלום אליו ויאמר אי מזה עיר אתה ויאמר מאחד שבטי ישראל עבדך

3 ג ויאמר אליו אבשלום ראה דבריך טובים ונכחים ושמע אין לך מאת המלך

4 ד ויאמר אבשלום מי ישמני שפט בארץ ועלי יבוא כל איש אשר יהיה לו ריב ומשפט--והצדקתיו

5 ה והיה בקרב איש להשתחות לו ושלח את ידו והחזיק לו ונשק לו

6 ו ויעש אבשלום כדבר הזה לכל ישראל אשר יבאו למשפט אל המלך ויגנב אבשלום את לב אנשי ישראל  {פ}

7 ז ויהי מקץ ארבעים שנה ויאמר אבשלום אל המלך אלכה נא ואשלם את נדרי אשר נדרתי ליהוה בחברון

8 ח כי נדר נדר עבדך בשבתי בגשור בארם לאמר  אם ישיב (ישוב) ישיבני יהוה ירושלם ועבדתי את יהוה

9 ט ויאמר לו המלך לך בשלום ויקם וילך חברונה  {פ}

10 י וישלח אבשלום מרגלים בכל שבטי ישראל לאמר  כשמעכם את קול השפר ואמרתם מלך אבשלום בחברון

11 יא ואת אבשלום הלכו מאתים איש מירושלם קראים והלכים לתמם ולא ידעו כל דבר

12 יב וישלח אבשלום את אחיתפל הגילני יועץ דוד מעירו מגלה בזבחו את הזבחים ויהי הקשר אמץ והעם הולך ורב את אבשלום

13 יג ויבא המגיד אל דוד לאמר  היה לב איש ישראל אחרי אבשלום

14 יד ויאמר דוד לכל עבדיו אשר אתו בירושלם קומו ונברחה--כי לא תהיה לנו פליטה מפני אבשלם מהרו ללכת פן ימהר והשגנו והדיח עלינו את הרעה והכה העיר לפי חרב

15 טו ויאמרו עבדי המלך אל המלך  ככל אשר יבחר אדני המלך הנה עבדיך

16 טז ויצא המלך וכל ביתו ברגליו ויעזב המלך את עשר נשים פלגשים--לשמר הבית

17 יז ויצא המלך וכל העם ברגליו ויעמדו בית המרחק

18 יח וכל עבדיו עברים על ידו וכל הכרתי וכל הפלתי וכל הגתים שש מאות איש אשר באו ברגלו מגת עברים על פני המלך  {ס}

19 יט ויאמר המלך אל אתי הגתי למה תלך גם אתה אתנו שוב ושב עם המלך כי נכרי אתה וגם גלה אתה למקומך

20 כ תמול בואך והיום אנועך (אניעך) עמנו ללכת ואני הולך על אשר אני הולך שוב והשב את אחיך עמך חסד ואמת

21 כא ויען אתי את המלך ויאמר  חי יהוה וחי אדני המלך כי אם (  ) במקום אשר יהיה שם אדני המלך אם למות אם לחיים כי שם יהיה עבדך

22 כב ויאמר דוד אל אתי לך ועבר ויעבר אתי הגתי וכל אנשיו וכל הטף אשר אתו

23 כג וכל הארץ בוכים קול גדול וכל העם עברים והמלך עבר בנחל קדרון וכל העם עברים על פני דרך את המדבר

24 כד והנה גם צדוק וכל הלוים אתו נשאים את ארון ברית האלהים ויצקו את ארון האלהים ויעל אביתר--עד תם כל העם לעבור מן העיר  {ס}

25 כה ויאמר המלך לצדוק השב את ארון האלהים העיר  אם אמצא חן בעיני יהוה--והשבני והראני אתו ואת נוהו

26 כו ואם כה יאמר לא חפצתי בך  הנני--יעשה לי כאשר טוב בעיניו  {ס}

27 כז ויאמר המלך אל צדוק הכהן הרואה אתה שבה העיר בשלום ואחימעץ בנך ויהונתן בן אביתר שני בניכם--אתכם

28 כח ראו אנכי מתמהמה בעברות (בערבות) המדבר--עד בוא דבר מעמכם להגיד לי

29 כט וישב צדוק ואביתר את ארון האלהים ירושלם וישבו שם

30 ל ודוד עלה במעלה הזיתים עלה ובוכה וראש לו חפוי והוא הלך יחף וכל העם אשר אתו חפו איש ראשו ועלו עלה ובכה

31 לא ודוד הגיד לאמר אחיתפל בקשרים עם אבשלום ויאמר דוד סכל נא את עצת אחיתפל יהוה

32 לב ויהי דוד בא עד הראש אשר ישתחוה שם לאלהים והנה לקראתו חושי הארכי קרוע כתנתו ואדמה על ראשו

33 לג ויאמר לו דוד  אם עברת אתי והית עלי למשא

34 לד ואם העיר תשוב ואמרת לאבשלום עבדך אני המלך אהיה--עבד אביך ואני מאז ועתה ואני עבדך והפרתה לי את עצת אחיתפל

35 לה והלוא עמך שם צדוק ואביתר הכהנים והיה כל הדבר אשר תשמע מבית המלך--תגיד לצדוק ולאביתר הכהנים

36 לו הנה שם עמם שני בניהם--אחימעץ לצדוק ויהונתן לאביתר ושלחתם בידם אלי כל דבר אשר תשמעו

37 לז ויבא חושי רעה דוד העיר ואבשלום יבוא ירושלם  {ס}

1 Post tio Abŝalom havigis al si ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaŭ li.

2 Kaj Abŝalom leviĝadis frue, kaj stariĝadis ĉe la vojo al la pordego; kaj ĉiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la reĝo por juĝo, Abŝalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aŭ tiu tribo de Izrael,

3 Abŝalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi aŭskultanto ĉe la reĝo.

4 Kaj plue Abŝalom parolis:Ho, kiu farus min juĝisto en la lando, por ke al mi venu ĉiu homo, kiu havas plendon aŭ juĝan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!

5 Kaj kiam iu alproksimiĝis, por adorkliniĝi antaŭ li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin.

6 Tiel Abŝalom agis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj iris por juĝo al la reĝo; kaj Abŝalom ŝtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.

7 Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo:Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;

8 ĉar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.

9 Kaj la reĝo diris al li:Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris Ĥebronon.

10 Kaj Abŝalom sendis esplorrigardantojn al ĉiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi aŭdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Abŝalom fariĝis reĝo en Ĥebron.

11 Kune kun Abŝalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.

12 Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom.

13 Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turniĝis al Abŝalom.

14 Tiam David diris al ĉiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Leviĝu, kaj ni forkuru, ĉar alie ni ne povos saviĝi kontraŭ Abŝalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfeliĉon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.

15 Kaj la servantoj de la reĝo diris al la reĝo:Kion ajn elektos nia sinjoro la reĝo, ni estas viaj sklavoj.

16 Tiam la reĝo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la reĝo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon.

17 Kaj la reĝo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis ĉe malproksima domo.

18 Kaj ĉiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj ĉiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj ĉiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaŭ la reĝo.

19 Kaj la reĝo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaŭ iras kun ni? iru returne kaj restu kun la reĝo, ĉar vi estas fremdulo kaj vi estas elŝirita el via loko.

20 Hieraŭ vi venis; kaj ĉu mi povas hodiaŭ altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi.

21 Sed Itaj respondis al la reĝo kaj diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la reĝo:nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la reĝo, ĉu por vivo, ĉu por morto, nur tie estos via sklavo.

22 Tiam David diris al Itaj:Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li.

23 Kaj ĉiuj ploris per laŭta voĉo, kaj la tuta popolo preteriris. Kaj la reĝo transiris la torenton Kidron, kaj la tuta popolo iris antaŭen laŭ la vojo al la dezerto.

24 Aperis ankaŭ Cadok, kune kun ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, ĝis preteriris la tuta popolo el la urbo.

25 Kaj la reĝo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon;

26 sed se Li diros:Vi ne plaĉas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel plaĉas al Li.

27 Kaj la reĝo diris al la pastro Cadok:Vi estas antaŭvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Aĥimaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaŭ viaj filoj, iru kun vi.

28 Vidu, mi restos sur la ebenaĵoj de la dezerto, ĝis venos io de vi, por sciigi al mi.

29 Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.

30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris ĉiu sian kapon kaj iris supren, senĉese plorante.

31 Kiam oni diris al David, ke Aĥitofel estas inter la konspirantoj kun Abŝalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsaĝigu la konsilon de Aĥitofel.

32 David venis sur la supron, kie oni adorkliniĝas al Dio; kaj jen renkonte al li iras Ĥuŝaj, la Arkano; lia vesto estas disŝirita, kaj tero estas sur lia kapo.

33 Kaj David diris al li:Se vi iros kun mi, vi estos por mi ŝarĝo;

34 sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Abŝalom:Mi estos via sklavo, ho reĝo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Aĥitofel.

35 Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj ĉion, kion vi aŭdos en la domo de la reĝo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar.

36 Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Aĥimaac ĉe Cadok, kaj Jonatan ĉe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi ĉion, kion vi aŭdos.

37 Kaj Ĥuŝaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaŭ Abŝalom venis Jerusalemon.