1 א ויהי דבר יהוה אלי לאמר

2 ב בן אדם אמר לנגיד צר כה אמר אדני יהוה יען גבה לבך ותאמר אל אני--מושב אלהים ישבתי בלב ימים ואתה אדם ולא אל ותתן לבך כלב אלהים

3 ג הנה חכם אתה מדנאל (מדניאל)  כל סתום לא עממוך

4 ד בחכמתך ובתבונתך עשית לך חיל ותעש זהב וכסף באוצרותיך

5 ה ברב חכמתך ברכלתך הרבית חילך ויגבה לבבך בחילך  {ס}

6 ו לכן כה אמר אדני יהוה  יען תתך את לבבך כלב אלהים

7 ז לכן הנני מביא עליך זרים--עריצי גוים והריקו חרבותם על יפי חכמתך וחללו יפעתך

8 ח לשחת יורדוך ומתה ממותי חלל בלב ימים

9 ט האמר תאמר אלהים אני לפני הרגך  ואתה אדם ולא אל ביד מחלליך

10 י מותי ערלים תמות ביד זרים  כי אני דברתי נאם אדני יהוה  {פ}

11 יא ויהי דבר יהוה אלי לאמר

12 יב בן אדם שא קינה על מלך צור ואמרת לו כה אמר אדני יהוה אתה חותם תכנית מלא חכמה וכליל יפי

13 יג בעדן גן אלהים היית כל אבן יקרה מסכתך אדם פטדה ויהלם תרשיש שהם וישפה ספיר נפך וברקת וזהב מלאכת תפיך ונקביך בך ביום הבראך כוננו

14 יד את כרוב--ממשח הסוכך ונתתיך בהר קדש אלהים היית--בתוך אבני אש התהלכת

15 טו תמים אתה בדרכיך מיום הבראך עד נמצא עולתה בך

16 טז ברב רכלתך מלו תוכך חמס--ותחטא ואחללך מהר אלהים ואבדך כרוב הסכך מתוך אבני אש

17 יז גבה לבך ביפיך שחת חכמתך על יפעתך על ארץ השלכתיך לפני מלכים נתתיך--לראוה בך

18 יח מרב עוניך בעול רכלתך חללת מקדשיך ואוצא אש מתוכך היא אכלתך ואתנך לאפר על הארץ לעיני כל ראיך

19 יט כל יודעיך בעמים שממו עליך בלהות היית ואינך עד עולם  {פ}

20 כ ויהי דבר יהוה אלי לאמר

21 כא בן אדם שים פניך אל צידון והנבא עליה

22 כב ואמרת כה אמר אדני יהוה הנני עליך צידון ונכבדתי בתוכך וידעו כי אני יהוה בעשותי בה שפטים--ונקדשתי בה

23 כג ושלחתי בה דבר ודם בחוצותיה ונפלל חלל בתוכה בחרב עליה מסביב וידעו כי אני יהוה

24 כד ולא יהיה עוד לבית ישראל סלון ממאיר וקוץ מכאב מכל סביבתם השאטים אותם וידעו כי אני אדני יהוה  {פ}

25 כה כה אמר אדני יהוה בקבצי את בית ישראל מן העמים אשר נפצו בם ונקדשתי בם לעיני הגוים וישבו על אדמתם אשר נתתי לעבדי ליעקב

26 כו וישבו עליה לבטח ובנו בתים ונטעו כרמים וישבו לבטח  בעשותי שפטים בכל השאטים אתם מסביבותם--וידעו כי אני יהוה אלהיהם  {פ}

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fieriĝis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

3 kvazaŭ vi estus pli saĝa ol Daniel kaj nenio estus kaŝita antaŭ vi;

4 kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon;

5 kvazaŭ per via granda saĝeco en via komercado vi grandigus vian riĉecon, kaj via koro fieriĝis pro via riĉeco:

6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

7 tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon.

8 En pereon ili puŝos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de buĉitoj.

9 Ĉu antaŭ via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la reĝo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo kaj plej alta grado de beleco.

13 Vi estis en Eden, la ĝardeno de Dio; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo.

14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj.

15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreiĝo, ĝis troviĝis en vi malbonago.

16 Pro la grandeco de via komercado via interno pleniĝis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi deĵetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj ŝtonoj.

17 De via beleco fieriĝis via koro, pro via majesteco vi perdis vian saĝon; tial Mi ĵetos vin sur la teron kaj faros vin mokataĵo antaŭ la reĝoj.

18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj.

19 Ĉiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.

20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Cidon, kaj profetu pri ĝi,

22 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Cidon; kaj Mi gloriĝos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraŭ ĝi juĝon kaj montros sur ĝi Mian sanktecon.

23 Mi sendos sur ĝin peston, kaj sangoverŝadon sur ĝiajn stratojn, kaj falos en ĝi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraŭ ĝin de ĉiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

24 Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol ĉiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn ĝi estis disĵetita, kaj montros sur ĝi Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la nacioj, tiam ili loĝos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

26 Kaj ili loĝos sur ĝi sendanĝere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinberĝardenojn; jes, ili loĝos en sendanĝereco, kiam Mi faros juĝon kontraŭ ĉiuj iliaj malbondezirantoj ĉirkaŭ ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.