1 א אם תשוב ישראל נאם יהוה אלי תשוב ואם תסיר שקוציך מפני ולא תנוד

2 ב ונשבעת חי יהוה באמת במשפט ובצדקה והתברכו בו גוים ובו יתהללו  {ס}

3 ג כי כה אמר יהוה לאיש יהודה ולירושלם נירו לכם ניר ואל תזרעו אל קצים

4 ד המלו ליהוה והסרו ערלות לבבכם איש יהודה וישבי ירושלם  פן תצא כאש חמתי ובערה ואין מכבה--מפני רע מעלליכם

5 ה הגידו ביהודה ובירושלם השמיעו ואמרו ותקעו (תקעו) שופר בארץ קראו מלאו ואמרו האספו ונבואה אל ערי המבצר

6 ו שאו נס ציונה העיזו אל תעמדו  כי רעה אנכי מביא מצפון--ושבר גדול

7 ז עלה אריה מסבכו ומשחית גוים נסע יצא ממקמו--לשום ארצך לשמה עריך תצינה מאין יושב

8 ח על זאת חגרו שקים ספדו והילילו  כי לא שב חרון אף יהוה ממנו  {פ}

9 ט והיה ביום ההוא נאם יהוה יאבד לב המלך ולב השרים ונשמו הכהנים והנבאים יתמהו  {ס}

10 י ואמר אהה אדני יהוה אכן השא השאת לעם הזה ולירושלם לאמר שלום יהיה לכם ונגעה חרב עד הנפש

11 יא בעת ההיא יאמר לעם הזה ולירושלם רוח צח שפים במדבר דרך בת עמי--לוא לזרות ולוא להבר

12 יב רוח מלא מאלה יבוא לי עתה גם אני אדבר משפטים אותם

13 יג הנה כעננים יעלה וכסופה מרכבותיו--קלו מנשרים סוסיו אוי לנו כי שדדנו

14 יד כבסי מרעה לבך ירושלם למען תושעי  עד מתי תלין בקרבך מחשבות אונך

15 טו כי קול מגיד מדן ומשמיע און מהר אפרים

16 טז הזכירו לגוים הנה השמיעו על ירושלם נצרים באים מארץ המרחק ויתנו על ערי יהודה קולם

17 יז כשמרי שדי היו עליה מסביב  כי אתי מרתה נאם יהוה

18 יח דרכך ומעלליך עשו אלה לך זאת רעתך כי מר כי נגע עד לבך  {פ}

19 יט מעי מעי אחולה (אחילה) קירות לבי המה לי לבי--לא אחרש  כי קול שופר שמעתי (שמעת) נפשי תרועת מלחמה

20 כ שבר על שבר נקרא כי שדדה כל הארץ פתאם שדדו אהלי רגע יריעתי

21 כא עד מתי אראה נס--אשמעה קול שופר  {פ}

22 כב כי אויל עמי אותי לא ידעו--בנים סכלים המה ולא נבונים המה חכמים המה להרע ולהיטיב לא ידעו

23 כג ראיתי את הארץ והנה תהו ובהו ואל השמים ואין אורם

24 כד ראיתי ההרים והנה רעשים וכל הגבעות התקלקלו

25 כה ראיתי והנה אין האדם וכל עוף השמים נדדו

26 כו ראיתי והנה הכרמל המדבר וכל עריו נתצו מפני יהוה--מפני חרון אפו  {ס}

27 כז כי כה אמר יהוה שממה תהיה כל הארץ וכלה לא אעשה

28 כח על זאת תאבל הארץ וקדרו השמים ממעל--על כי דברתי זמתי ולא נחמתי ולא אשוב ממנה

29 כט מקול פרש ורמה קשת ברחת כל העיר--באו בעבים ובכפים עלו  כל העיר עזובה ואין יושב בהן איש

30 ל ואתי (ואת) שדוד מה תעשי כי תלבשי שני כי תעדי עדי זהב כי תקרעי בפוך עיניך--לשוא תתיפי  מאסו בך עגבים נפשך יבקשו

31 לא כי קול כחולה שמעתי צרה כמבכירה--קול בת ציון תתיפח תפרש כפיה  אוי נא לי כי עיפה נפשי להרגים  {פ}

1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados,

2 kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.

3 Ĉar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem:Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornaĵo.

4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu ĝin estingos.

5 Proklamu en Judujo, aŭdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena voĉo, kaj diru:Kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.

6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.

7 Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.

8 Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni.

9 En tiu tago, diras la Eternulo, senviviĝos la koro de la reĝo kaj la koro de la princoj, konsterniĝos la pastroj, kaj la profetoj konfuziĝos.

10 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altaĵoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;

12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraŭ ili.

13 Jen ĝi leviĝas kiel nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj?

15 Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:

16 Sciigu al la popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo.

17 Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi, diras la Eternulo.

18 Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis via koro.

19 Mia internaĵo, mia internaĵo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; ĉar vi, mia animo, aŭdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.

20 Estas proklamata malfeliĉo post malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.

21 Kiel longe ankoraŭ mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno?

22 Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.

23 Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma.

24 Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas.

25 Mi rigardas-troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis.

26 Mi rigardas-la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.

27 Ĉar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.

28 Pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin.

29 Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; ĉiuj urboj malpleniĝis, kaj neniu en ili loĝas.

30 Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane:viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.

31 Ĉar Mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.