1 א כדבר אפרים רתת נשא הוא בישראל ויאשם בבעל וימת

2 ב ועתה יוספו לחטא ויעשו להם מסכה מכספם כתבונם עצבים מעשה חרשים כלה להם הם אמרים זבחי אדם עגלים ישקון

3 ג לכן יהיו כענן בקר וכטל משכים הלך כמץ יסער מגרן וכעשן מארבה

4 ד ואנכי יהוה אלהיך מארץ מצרים ואלהים זולתי לא תדע ומושיע אין בלתי

5 ה אני ידעתיך במדבר--בארץ תלאבות

6 ו כמרעיתם וישבעו--שבעו וירם לבם על כן שכחוני

7 ז ואהי להם כמו שחל--כנמר על דרך אשור

8 ח אפגשם כדב שכול ואקרע סגור לבם ואכלם שם כלביא חית השדה תבקעם

9 ט שחתך ישראל כי בי בעזרך

10 י אהי מלכך אפוא ויושיעך בכל עריך ושפטיך--אשר אמרת תנה לי מלך ושרים

11 יא אתן לך מלך באפי ואקח בעברתי  {פ}

12 יב צרור עון אפרים צפונה חטאתו

13 יג חבלי יולדה יבאו לו הוא בן לא חכם כי עת לא יעמד במשבר בנים

14 יד מיד שאול אפדם ממות אגאלם אהי דבריך מות אהי קטבך שאול--נחם יסתר מעיני

15 טו כי הוא בין אחים יפריא יבוא קדים רוח יהוה ממדבר עלה ויבוש מקורו ויחרב מעינו--הוא ישסה אוצר כל כלי חמדה

1 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis.

2 Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn.

3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.

4 Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.

5 Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.

6 Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.

7 Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo.

8 Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros.

9 Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi.

10 Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi reĝon kaj estrojn?

11 Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

12 Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.

13 Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj.

14 El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.

15 Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj.

16 Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.