1 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. 2 Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo. 3 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio. 4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon. 5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.
6 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon, 7 kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero. 8 La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako: Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris; 9 sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia sanktejo.
10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu standardon super la popoloj. 11 Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li. 12 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.
主应许迅速施行拯救
1 为了锡安的缘故我必不缄默,
为了耶路撒冷的缘故我决不静止,
直到它的公义如光辉发出,
它的救恩像明灯发亮。
2 列国必看见你的公义,
众王必看见你的荣耀;
人要给你起一个新名,
是耶和华亲口指定的。
3 你在耶和华的手中要作美丽的冠冕,
在你 神的掌上要作君王的华冠。
4 你必不再称为被撇弃的,
你的地也必不再称为荒凉的,
你却要称为我所喜悦的,
你的地也要称为有丈夫的,
因为耶和华喜悦你,
你的地也必有丈夫。
5 因为年轻人怎样娶处女,
那建造你的也必怎样娶你;
新郎怎样因新娘欢乐,
你的 神也必怎样因你欢乐。
6 耶路撒冷啊!我在你的城墙上设立了守望的人;
他们昼夜都不缄默;
提耶和华之名的啊!你们不要静止。
7 你们也不要让 神静止,直至他建立耶路撒冷,
等到他使耶路撒冷在地上成为受人赞美的城。
8 耶和华指着自己的右手和他大能的膀臂起誓,说:
"我必不再把你的五谷给你的仇敌作食物,
外族人也必不再喝你劳碌所得的新酒;
9 唯有那些收割的人可以吃五谷,并且赞美耶和华;
那些收集的人可以在我圣所的院子里喝新酒。"
拯救必然来临
10 你们要经过,要从城门经过,
预备人民的道路;
你们要填高,要填高大道。
要捡去石头、向万民竖立旗帜。
11 看哪!耶和华曾向地极的人宣告,说:
"你们要对锡安的居民"居民"原文作"女子"说:
‘看哪!你的拯救者来到了。
他给予人的赏赐在他那里,他施予人的报应在他面前。’"
12 人必称他们为圣洁的子民,
为耶和华买赎回来的人;
你也必称为被爱慕的,不被遗弃的城。