Publicidade

1 Coríntios 15

IRB20

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, 2 per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. 3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. 15 Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. 16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. 18 Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo. 19 Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.

20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. 21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. 22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. 23 Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. 24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. 25 Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27 Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. 28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.

29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? 30 kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon? 31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage. 32 Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. 33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. 34 Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

35 Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas? 36 Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos; 37 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, de alia speco; 38 sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon. 39 Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj. 40 Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia. 41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro. 42 Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco; 43 ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco; 44 ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo. 45 Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito. 46 Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita. 47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. 48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj. 49 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.

50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. 51 Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, 52 en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. 53 Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. 54 Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. 55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo; 57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. 58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

La risurrezione di Cristo

1 Fratelli, io vi rammento l’evangelo che vi ho annunciato, che voi ancora avete anche ricevuto, nel quale state anche saldi, mediante il quale siete salvati, 2 se pure lo ritenete quale ve l’ho annunciato; a meno che non abbiate creduto invano.

3 Poiché io vi ho prima di tutto trasmesso, come l’ho ricevuto anch’io, che Cristo è morto per i nostri peccati, secondo le Scritture; 4 che fu sepolto; che risuscitò il terzo giorno, secondo le Scritture; 5 che apparve a Cefa, poi ai dodici. 6 Poi apparve a più di cinquecento fratelli in una volta, dei quali la maggior parte rimane ancora in vita e alcuni sono morti. 7 Poi apparve a Giacomo; poi a tutti gli apostoli 8 e, ultimo di tutti, apparve anche a me, come all’aborto, 9 perché io sono il minimo degli apostoli e non sono degno di essere chiamato apostolo, perché ho perseguitato la chiesa di Dio. 10 Ma per la grazia di Dio io sono quello che sono e la sua grazia verso di me non è stata vana; anzi, ho faticato più di tutti loro; non già io, però, ma la grazia di Dio che è con me. 11 Sia dunque io o siano loro, così noi predichiamo e così voi avete creduto.

La risurrezione dei morti

12 Ora, se si predica che Cristo è risuscitato dai morti, come mai alcuni fra voi dicono che non c’è risurrezione dei morti? 13 Ma se non vi è risurrezione dei morti, neppure Cristo è risuscitato 14 e, se Cristo non è risuscitato, vana dunque è la nostra predicazione e vana pure è la vostra fede. 15 Noi siamo anche trovati falsi testimoni di Dio, poiché abbiamo testimoniato di Dio che egli ha risuscitato il Cristo, il quale egli non ha risuscitato, se è vero che i morti non risuscitano. 16 Difatti, se i morti non risuscitano, neppure Cristo è risuscitato; 17 e se Cristo non è risuscitato, vana è la vostra fede; voi siete ancora nei vostri peccati. 18 Anche quelli che dormono in Cristo, sono dunque periti. 19 Se abbiamo sperato in Cristo per questa vita soltanto, noi siamo i più miserabili di tutti gli uomini.

20 Ma ora Cristo è risuscitato dai morti, primizia di quelli che dormono. 21 Infatti, poiché per mezzo di un uomo è venuta la morte, così anche per mezzo di un uomo è venuta la risurrezione dei morti. 22 Poiché, come tutti muoiono in Adamo, così anche in Cristo saranno tutti vivificati, 23 ma ciascuno nel suo proprio ordine: Cristo, la primizia; poi quelli che sono di Cristo, alla sua venuta; 24 poi verrà la fine, quando avrà rimesso il regno nelle mani di Dio Padre, dopo che avrà ridotto al nulla ogni principato, ogni potestà e ogni potenza. 25 Poiché bisogna che egli regni finché abbia messo tutti i suoi nemici sotto i suoi piedi. 26 L’ultimo nemico che sarà distrutto, sarà la morte. 27 Difatti, Dio ha posto ogni cosa sotto i suoi piedi, ma, quando dice che ogni cosa gli è sottoposta, è chiaro che colui che gli ha sottoposto ogni cosa ne è eccettuato. 28 Quando ogni cosa gli sarà sottoposta, allora anche il Figlio stesso sarà sottoposto a colui che gli ha sottoposto ogni cosa, affinché Dio sia tutto in tutti.

29 Altrimenti, che faranno quelli che sono battezzati per i morti? Se i morti non risuscitano affatto, perché dunque sono battezzati per loro? 30 E perché anche noi siamo ogni momento in pericolo? 31 Ogni giorno sono esposto alla morte, , fratelli, com’è vero che io mi vanto di voi, in Cristo Gesù, nostro Signore. 32 Se soltanto per fini umani ho lottato con le belve a Efeso, che utile ne ho io? Se i morti non risuscitano,

"mangiamo e beviamo, perché domani morremo".

33 Non v’ingannate, le cattive compagnie corrompono i buoni costumi. 34 Ritornate sobri, com’è giusto che sia, e non peccate, perché alcuni non hanno conoscenza di Dio; lo dico a vostra vergogna.

35 Ma qualcuno dirà: "Come risuscitano i morti? E con quale corpo ritornano?". 36 Insensato, quello che tu semini non è vivificato se prima non muore 37 e, quanto a quello che tu semini, non semini il corpo che deve nascere, ma un granello nudo, forse di frumento o di qualche altro seme; 38 e Dio gli un corpo come lo ha stabilito e a ogni seme il proprio corpo.

39 Non ogni carne è la stessa carne; ma altra è la carne degli uomini, altra la carne delle bestie, altra quella degli uccelli, altra quella dei pesci. 40 Ci sono anche dei corpi celesti e dei corpi terrestri, ma altra è la gloria dei celesti e altra quella dei terrestri. 41 Altra è la gloria del sole, altra la gloria della luna e altra la gloria delle stelle, perché un astro è differente dall’altro in gloria.

42 Così pure della risurrezione dei morti. Il corpo è seminato corruttibile e risuscita incorruttibile; 43 è seminato ignobile e risuscita glorioso; è seminato debole e risuscita potente; 44 è seminato corpo naturale e risuscita corpo spirituale. Se c’è un corpo naturale, c’è anche un corpo spirituale. 45 Così anche sta scritto: "Il primo uomo, Adamo, fu fatto anima vivente"; l’ultimo Adamo è spirito vivificante. 46 Però, ciò che è spirituale non viene prima, ma prima ciò che è naturale, poi viene ciò che è spirituale. 47 Il primo uomo, tratto dalla terra, è terreno; il secondo uomo è dal cielo. 48 Quale è il terreno, tali sono anche i terreni e quale è il celeste, tali saranno anche i celesti. 49 E come abbiamo portato l’immagine del terreno, così porteremo anche l’immagine del celeste.

50 Ora io dico questo, fratelli, che carne e sangue non possono ereditare il regno di Dio, ciò che è corruttibile può ereditare l’incorruttibilità.

51 Ecco, io vi dico un mistero: non tutti morremo, ma tutti saremo mutati, 52 in un momento, in un batter d’occhio, al suono dell’ultima tromba. Perché la tromba suonerà, i morti risusciteranno incorruttibili e noi saremo mutati. 53 Poiché bisogna che questo corruttibile rivesta incorruttibilità e che questo mortale rivesta immortalità.

54 Quando questo corruttibile avrà rivestito incorruttibilità, e questo mortale avrà rivestito immortalità, allora sarà adempiuta la parola che è scritta:

"La morte è stata sommersa nella vittoria".55 "O morte, dov’è la tua vittoria? O morte, dov’è il tuo dardo?".

56 Ora il dardo della morte è il peccato, e la forza del peccato è la legge; 57 ma ringraziato sia Dio che ci la vittoria per mezzo del nostro Signore Gesù Cristo.

58 Perciò, fratelli miei carissimi, state saldi, incrollabili, abbondanti sempre nell’opera del Signore, sapendo che la vostra fatica non è vana nel Signore.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-