Publicidade

1 João 4

IRB20

1 Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. 2 Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; 3 kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo. 4 Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo. 5 Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas. 6 Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.

7 Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. 8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. 9 Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. 10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. 11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian. 12 Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni; 13 jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni: ĉar el Sia Spirito Li donis al ni. 14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. 15 En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio. 16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. 17 Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo. 18 Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo. 19 Ni amas, ĉar Li unue nin amis. 20 Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. 21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

I falsi profeti

1 Diletti, non crediate a ogni spirito, ma provate gli spiriti per sapere se sono da Dio, perché molti falsi profeti sono venuti fuori nel mondo. 2 Da questo conoscete lo Spirito di Dio: ogni spirito che confessa apertamente Gesù Cristo venuto in carne è da Dio, 3 e ogni spirito che non confessa Gesù non è da Dio; quello è lo spirito dell’anticristo, del quale avete udito che deve venire e ora è già nel mondo.

4 Voi siete da Dio, figlioli, e li avete vinti, perché colui che è in voi è più grande di colui che è nel mondo. 5 Costoro sono del mondo, perciò parlano come chi è del mondo e il mondo li ascolta. 6 Noi siamo da Dio; chi conosce Dio ci ascolta, chi non è da Dio non ci ascolta. Da questo conosciamo lo spirito della verità e lo spirito dell’errore.

L’amore di Dio e l’amore fraterno

7 Diletti, amiamoci gli uni gli altri, perché l’amore è da Dio e chiunque ama è nato da Dio e conosce Dio. 8 Chi non ama non ha conosciuto Dio, perché Dio è amore. 9 In questo si è manifestato per noi l’amore di Dio: che Dio ha mandato il suo Figlio unigenito nel mondo, affinché, per mezzo di lui, vivessimo. 10 In questo è l’amore: non che noi abbiamo amato Dio, ma che egli ha amato noi e ha mandato suo Figlio per essere la propiziazione per i nostri peccati. 11 Diletti, se Dio ci ha così amati, anche noi dobbiamo amarci gli uni gli altri.

12 Nessuno ha mai visto Dio; se ci amiamo gli uni gli altri, Dio dimora in noi e il suo amore diventa perfetto in noi. 13 Da questo conosciamo che dimoriamo in lui ed egli in noi: egli ci ha dato del suo Spirito. 14 E noi abbiamo visto e testimoniamo che il Padre ha mandato il Figlio per essere il Salvatore del mondo. 15 Chi confessa che Gesù è il Figlio di Dio, Dio dimora in lui ed egli in Dio. 16 Noi abbiamo conosciuto l’amore che Dio ha per noi e vi abbiamo creduto. Dio è amore e chi dimora nell’amore dimora in Dio e Dio dimora in lui.

17 In questo l’amore è reso perfetto in noi, affinché abbiamo piena fiducia nel giorno del giudizio: che quale egli è, tali siamo anche noi in questo mondo. 18 Nell’amore non c’è paura; anzi, l’amore perfetto caccia via la paura, perché la paura implica apprensione di castigo e chi ha paura non è perfetto nell’amore. 19 Noi amiamo perché egli ci ha amati per primo.

20 Se uno dice: "Io amo Dio" e odia suo fratello, è bugiardo, perché chi non ama suo fratello che ha visto, non può amare Dio che non ha visto. 21 E questo è il comandamento che abbiamo ricevuto da lui: chi ama Dio ami anche suo fratello.

Veja também

1 João
Ver todos os capítulos de 1 João
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-