Publicidade

Atos 19

IRB20

1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn, 2 li diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito. 3 Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano. 4 Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. 5 Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 6 Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis. 7 Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.

8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio. 9 Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos. 10 Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro. 11 Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; 12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris. 13 Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas. 14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris. 15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj. 17 Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandiĝis. 18 Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj. 20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.

21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon. 22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.

23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo. 24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo; 25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn. 26 Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj; 27 kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras. 28 Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj. 29 Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo. 30 Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li. 31 Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron. 32 Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis. 33 Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo. 34 Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda estas Artemis de la Efesanoj! 35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris: Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo? 36 Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense. 37 Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino. 38 Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia. 39 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno. 40 Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon. 41 Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

Paolo a Efeso

1 Mentre Apollo era a Corinto, Paolo, dopo aver attraversato la parte alta del paese, andò a Efeso e vi trovò alcuni discepoli, ai quali disse: 2 "Riceveste voi lo Spirito Santo dopo aver creduto?". Ed essi a lui: "Non abbiamo neppure sentito dire che ci sia lo Spirito Santo". 3 Egli disse loro: "Di che battesimo siete dunque stati battezzati?". Essi risposero: "Del battesimo di Giovanni". 4 Paolo disse: "Giovanni battezzò con il battesimo di ravvedimento, dicendo al popolo di credere in colui che veniva dopo di lui, cioè in Gesù". 5 Udito questo, furono battezzati nel nome del Signore Gesù 6 e, dopo che Paolo ebbe loro imposto le mani, lo Spirito Santo scese su loro e parlavano in altre lingue e profetizzavano. 7 Erano, in tutto, circa dodici uomini.

8 Poi entrò nella sinagoga e qui parlò con molta franchezza per tre mesi, discorrendo con parole persuasive delle cose relative al regno di Dio. 9 Ma, siccome alcuni si ostinavano e rifiutavano di credere, dicendo male della Via davanti alla folla, egli, ritiratosi da loro, separò i discepoli, discorrendo ogni giorno nella scuola di Tiranno. 10 Questo durò due anni; così tutti coloro che abitavano nell’Asia, Giudei e Greci, udirono la parola del Signore. 11 E Dio faceva dei miracoli straordinari per le mani di Paolo, 12 al punto che si portavano sui malati degli asciugatoi e dei grembiuli che erano stati sul suo corpo, e le malattie si allontanavano da loro e gli spiriti maligni uscivano.

I sette figli di Sceva

13 Ora alcuni esorcisti itineranti giudei tentarono anch’essi di invocare il nome del Signore Gesù su quelli che avevano degli spiriti maligni, dicendo: "Io vi scongiuro, per quel Gesù che Paolo proclama". 14 E quelli che facevano questo erano sette figli di un certo Sceva, giudeo, capo sacerdote. 15 Ma lo spirito maligno, rispondendo, disse loro: "Gesù, lo conosco e Paolo so chi è, ma voi chi siete?". 16 E l’uomo che aveva lo spirito maligno si avventò su due di loro, li sopraffece e fece loro tale violenza che se ne fuggirono da quella casa, nudi e feriti. 17 Questo fatto fu risaputo da tutti, Giudei e Greci, che abitavano in Efeso; e tutti furono presi da spavento e il nome del Signore Gesù era magnificato. 18 E molti di quelli che avevano creduto venivano a confessare e a dichiarare le cose che avevano fatte. 19 E molti di quelli che avevano esercitato le arti magiche, portarono i loro libri, li arsero alla presenza di tutti e, calcolatone il prezzo, trovarono che ammontava a cinquantamila dramme d’argento.

20 Così la parola di Dio cresceva potentemente e si rafforzava.

21 Dopo questi fatti, Paolo si mise in animo di andare a Gerusalemme, passando per la Macedonia e per l’Acaia. "Dopo che sarò stato ", diceva, "bisogna che io veda anche Roma". 22 Mandati in Macedonia due di quelli che lo aiutavano, Timoteo ed Erasto, egli si trattenne ancora in Asia per qualche tempo.

Il tumulto di Efeso

23 In quel periodo vi fu un gran tumulto a proposito della Via. 24 Poiché un tale chiamato Demetrio, orefice, che faceva dei tempietti di Diana in argento, procurava non poco guadagno agli artigiani. 25 Riuniti questi e gli altri che lavoravano queste cose, disse: "Uomini, voi sapete che dall’esercizio di quest’arte viene la nostra prosperità. 26 E voi vedete e udite che questo Paolo ha persuaso e sviato molta gente non solo a Efeso, ma quasi in tutta l’Asia dicendo che quelli fatti con le mani non sono dèi. 27 E non soltanto vi è pericolo che questo ramo della nostra arte cada in discredito, ma che anche il tempio della grande dea Diana sia reputato un nulla e che sia perfino spogliata della sua maestà colei che tutta l’Asia e il mondo adorano".

28 Essi, udite queste cose, accesi di sdegno, si misero a gridare: "Grande è la Diana degli Efesini!".

29 E tutta la città fu ripiena di confusione e, trascinando con a forza Gaio e Aristarco, Macedoni, compagni di viaggio di Paolo, si precipitarono tutti d’accordo verso il teatro. 30 Paolo voleva presentarsi al popolo, ma i discepoli non glielo permisero. 31 E anche alcuni magistrati dell’Asia che gli erano amici mandarono a pregarlo di non avventurarsi a venire nel teatro. 32 Alcuni dunque gridavano una cosa e gli altri un’altr,; perché l’assemblea era in confusione e i più non sapevano per quale motivo si fossero riuniti. 33 Dalla folla fecero uscire Alessandro, che i Giudei spingevano avanti. E Alessandro, fatto cenno con la mano, voleva arringare il popolo a loro difesa. 34 Ma, quando ebbero riconosciuto che era giudeo, tutti, a una voce, per circa due ore si misero a gridare: "Grande è la Diana degli Efesini!".

35 Ma il segretario, calmata la folla, disse: "Uomini di Efeso, chi è mai quell’uomo che non sappia che la città degli Efesini è la guardiana del tempio della grande Diana e dell’immagine caduta da Giove? 36 Queste cose sono incontestabili, perciò dovete calmarvi e non fare nulla di precipitoso, 37 poiché avete condotto qua questi uomini, i quali non sono sacrileghi bestemmiatori della nostra dea. 38 Se dunque Demetrio e gli artigiani che sono con lui hanno qualcosa contro qualcuno, ci sono i tribunali e ci sono i proconsoli; si facciano citare gli uni e gli altri. 39 Se poi volete ottenere qualcosa riguardo ad altri affari, la questione si risolverà in un’assemblea legale. 40 Perché noi siamo in pericolo di essere accusati di sedizione per la riunione d’oggi, non essendovi alcuna ragione con la quale noi possiamo giustificare questo assembramento". 41 E, dette queste cose, sciolse l’assemblea.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-