Publicidade

Esdras 5

IRB20

1 Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael. 2 Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin. 3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 4 Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruaĵon. 5 Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.

6 Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo Dario; 7 la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon. 8 Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj. 9 Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 10 Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj ĉefoj. 11 Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj, kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin. 12 Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon. 13 Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio. 14 la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron; 15 kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko. 16 Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita. 17 Tial, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni.

La costruzione del tempio ripresa

1 I profeti Aggeo e Zaccaria, figlio di Iddo, profetizzarono nel nome dell’Iddio d’Israele, ai Giudei che erano in Giuda e a Gerusalemme. 2 Allora Zorobabele, figlio di Sealtiel, e Iesua, figlio di Iosadac, si alzarono e ricominciarono a costruire la casa di Dio a Gerusalemme; e con loro c’erano i profeti di Dio, che li assistevano. 3 In quello stesso tempo giunsero da loro Tattenai, governatore di oltre il fiume, Setar-Boznai e i loro colleghi, e parlarono loro così: "Chi vi ha dato ordine di costruire questa casa e di rialzare queste mura?". 4 Poi aggiunsero: "Quali sono i nomi degli uomini che costruiscono questo edificio?". 5 Ma sugli anziani dei Giudei vegliava l’occhio del loro Dio e quelli non gli fecero cessare i lavori, finché la cosa non fosse stata sottoposta a Dario, e da lui fosse giunta una risposta in proposito. 6 Copia della lettera mandata al re Dario da Tattenai, governatore di oltre il fiume, da Setar-Boznai, e dai suoi colleghi, gli Afarsachiti, che erano oltre il fiume. 7 Gli inviarono un rapporto così elaborato: "Al re Dario, perfetta salute! 8 Sappia il re che noi siamo andati nella provincia di Giuda, alla casa del grande Dio. Essa si costruisce con blocchi di pietra, e nelle pareti si inserisce del legname; l’opera viene fatta con cura e progredisce nelle loro mani. 9 Noi abbiamo interrogato quegli anziani, e abbiamo parlato loro così: Chi vi ha dato ordine di costruire questa casa e di rialzare queste mura?. 10 Abbiamo anche domandato i loro nomi per notificarteli, mettendo per iscritto i nomi degli uomini che sono i loro capi. 11 E questa è la risposta che ci hanno dato: Noi siamo i servi dell’Iddio del cielo e della terra, e ricostruiamo la casa che era stata costruita già molti anni fa: un grande re d’Israele l’aveva costruita e compiuta. 12 Ma poiché i nostri padri hanno provocato a ira l’Iddio del cielo, Iddio li diede in mano di Nabucodonosor, re di Babilonia, il Caldeo, il quale distrusse questa casa, e deportò il popolo a Babilonia. 13 Ma il primo anno di Ciro, re di Babilonia, il re Ciro diede ordine che questa casa di Dio fosse ricostruita. 14 E il re Ciro prese dal tempio di Babilonia gli utensili d’oro e d’argento della casa di Dio, che Nabucodonosor aveva portato via dal tempio di Gerusalemme e trasportato nel tempio di Babilonia; li fece consegnare a uno chiamato Sesbasar, che lui aveva fatto governatore, e gli disse: 15 Prendi questi utensili, vaa riporli nel tempio di Gerusalemme, e la casa di Dio sia ricostruita dove era. 16 Allora lo stesso Sesbasar venne e gettò le fondamenta della casa di Dio a Gerusalemme; da quel tempo fino a ora essa è in costruzione, ma non è ancora finita. 17 Dunque, se così piace al re, si facciano delle ricerche nella casa dei tesori del re a Babilonia, per accertare se vi sia stato un ordine dato dal re Ciro per la costruzione di questa casa a Gerusalemme; e ci trasmetta il re la sua decisione a riguardo".

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-