Publicidade

Efésios 6

IRB20

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero. 4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; 6 ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio; 7 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj; 8 sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro. 9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.

10 Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. 12 Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. 13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari. 14 Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15 kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco; 16 super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; 18 per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj, 19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.

21 Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro, 22 kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.

Figli e genitori

1 Figli, ubbidite nel Signore ai vostri genitori, poiché ciò è giusto. 2 "Onora tuo padre e tua madre" (questo è il primo comandamento con promessa) 3 "affinché tu stia bene e abbia lunga vita sulla terra".

4 E voi, padri, non provocate a ira i vostri figli, ma allevateli in disciplina e in ammonizione del Signore.

Servitori e padroni e abia

5 Servi, ubbidite ai vostri padroni secondo la carne, con timore e tremore, nella semplicità del vostro cuore, come a Cristo, 6 non servendo per essere visti, ma come servi di Cristo. Fate la volontà di Dio di buon animo, 7 servendo con benevolenza, come se serviste il Signore e non gli uomini, 8 sapendo che ognuno, quando abbia fatto qualche bene, ne riceverà la ricompensa dal Signore, servo o libero che sia.

9 Voi, padroni, fate altrettanto a loro astenendovi dalle minacce, sapendo che il Signore vostro e loro è nel cielo e che presso di lui non c’è favoritismo.

La completa armatura di Dio

10 Del resto, fortificatevi nel Signore e nella forza della sua potenza. 11 Rivestitevi della completa armatura di Dio, affinché possiate stare saldi contro le insidie del diavolo, 12 poiché il nostro combattimento non è contro sangue e carne, ma contro i principati, contro le potenze, contro i dominatori di questo mondo di tenebre, contro le forze spirituali della malvagità, che sono nei luoghi celesti. 13 Perciò prendete la completa armatura di Dio, affinché possiate resistere nel giorno malvagio e, dopo aver compiuto tutto il vostro dovere, restare in piedi. 14 State dunque saldi, avendo preso la verità a cintura dei fianchi, essendovi rivestiti della corazza della giustizia 15 e calzati i piedi della prontezza che l’evangelo della pace; 16 prendendo oltre a tutto ciò lo scudo della fede, con il quale potrete spegnere tutti i dardi infuocati del maligno. 17 Prendete anche l’elmo della salvezza e la spada dello Spirito, che è la Parola di Dio, 18 pregando in ogni tempo, per mezzo dello Spirito, con ogni sorta di preghiere e suppliche; vegliando a questo scopo con ogni perseveranza e supplica per tutti i santi 19 e anche per me, affinché mi sia dato di parlare apertamente per far conoscere con franchezza il mistero dell’evangelo, 20 per il quale io sono ambasciatore in catene, e affinché l’annunci francamente, come conviene che ne parli.

Saluti finali

21 Ora, affinché anche voi sappiate come sto e quello che faccio, Tichico, il caro fratello e fedele ministro del Signore, vi farà sapere tutto. 22 Ve l’ho mandato apposta, affinché abbiate conoscenza del nostro stato ed egli consoli i vostri cuori.

23 Pace ai fratelli e amore con fede, da Dio Padre e dal Signore Gesù Cristo. 24 La grazia sia con tutti quelli che amano il nostro Signore Gesù Cristo con amore incorruttibile.

Veja também

Efésios
Ver todos os capítulos de Efésios
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-