Publicidade

Joel 1

IRB20

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.

2 Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, en la tempo de viaj patroj? 3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio. 4 Kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj. 5 Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo. 6 Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino ĝi havas. 7 Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj branĉoj. 8 Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia fianĉo. 9 For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo. 10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj. 11 Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo. 12 Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj. 13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj. 14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo: 15 Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo. 16 Antaŭ niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la ĝojo kaj gajeco. 17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la greno difektiĝis. 18 Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas. 19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. 20 la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Locuste e siccità. Esortazione al ravvedimento

1 La parola dell’Eterno rivolta a Gioele, figlio di Petuel. 2 Udite questo, o vecchi! Porgete orecchio, voi tutti abitanti del paese! È mai avvenuta una cosa simile ai giorni vostri o ai giorni dei vostri padri? 3 Raccontatelo ai vostri figli, e i vostri figli ai loro figli, e i loro figli alla generazione seguente! 4 L’avanzo lasciato dal bruco lo ha mangiato il grillo; l’avanzo lasciato dal grillo lo ha mangiato la cavalletta; l’avanzo lasciato dalla cavalletta, lo ha mangiato la locusta.

5 Svegliatevi, ubriachi, e piangete! Gemete voi tutti, bevitori di vino, poiché il vino nuovo vi è tolto dalla bocca! 6 Un popolo forte e innumerevole è salito contro il mio paese. I suoi denti sono denti di leone e ha mascelle da leonessa. 7 Ha devastato la mia vigna, ha fatto a pezzi i miei fichi, ha tolto loro la corteccia e li ha lasciati , con i rami tutti bianchi.

8 Piangi come una vergine vestita di sacco che piange lo sposo della sua giovinezza! 9 Offerte e libazioni sono scomparse dalla casa dell’Eterno; i sacerdoti, ministri dell’Eterno, fanno cordoglio. 10 La campagna è devastata, la terra fa cordoglio, perché il grano è distrutto, il mosto è inaridito e l’olio manca. 11 Siate confusi, o agricoltori, gemete, o viticultori, a causa del grano e dell’orzo, perché il raccolto dei campi è perduto. 12 La vite è secca, il fico è inaridito; il melograno, la palma, il melo, tutti gli alberi della campagna sono secchi; la gioia è scomparsa tra i figli degli uomini.

13 Vestitevi di sacchi e fate cordoglio, o sacerdoti! Urlate, voi ministri dell’altare! Venite, passate la notte vestiti di sacco, o ministri del mio Dio! poiché le offerte e le libazioni sono scomparse dalla casa del nostro Dio. 14 Proclamate un digiuno, convocate una solenne assemblea! Riunite gli anziani, tutti gli abitanti del paese, nella casa dell’Eterno, del vostro Dio e gridate all’Eterno!

15 Ahi, che giorno! Poiché il giorno dell’Eterno è vicino, e verrà come una devastazione mandata dall’Onnipotente. 16 Non ci è forse stato tolto il cibo davanti ai nostri occhi? La gioia e l’esultanza non sono forse scomparse dalla casa del nostro Dio? 17 I semi marciscono sotto le zolle, i depositi sono vuoti, i granai cadono in rovina, perché il grano è venuto a mancare. 18 Oh, come geme il bestiame! Le mandrie vanno errando, perché non c’è pastura per loro; anche le greggi di pecore soffrono. 19 A te, o Eterno, io grido, perché un fuoco ha divorato i pascoli del deserto e una fiamma ha bruciato tutti gli alberi della campagna. 20 Anche le bestie dei campi desiderano te, perché i corsi d’acqua sono asciutti, e un fuoco ha divorato i pascoli del deserto.

Veja também

Joel
Ver todos os capítulos de Joel
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-