1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2 Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3 kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; 4 ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. 5 Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. 6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; 7 kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8 Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. 10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. 12 Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro. 14 Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18 Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.
21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. 22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, 23 kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu. 24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, 27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. 28 Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. 29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. 30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? 31 Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? 32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. 33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. 34 Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? 36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. 37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. 39 Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. 42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.
1 Giunsero all’altra riva del mare, nel paese dei Geraseni. 2 Appena Gesù fu smontato dalla barca, subito gli venne incontro dai sepolcri un uomo posseduto da uno spirito immondo, 3 il quale aveva la sua dimora nei sepolcri; e nessuno poteva più tenerlo legato neppure con una catena, 4 poiché spesso era stato legato con ceppi e catene, ma le catene erano state rotte da lui, i ceppi spezzati e nessuno aveva la forza di domarlo. 5 Di continuo, notte e giorno, andava fra i sepolcri e su per i monti, urlando e percuotendosi con delle pietre. 6 Quando vide Gesù da lontano, corse, gli si prostrò davanti 7 e, dato un gran grido, disse: "Che c’è fra me e te, o Gesù, Figlio del Dio altissimo? Io ti scongiuro, in nome di Dio, di non tormentarmi", 8 perché Gesù gli diceva: "Spirito immondo, esci da quest’uomo!". 9 Gesù gli domandò: "Qual è il tuo nome?". Ed egli rispose: "Il mio nome è Legione, perché siamo molti". 10 E lo pregava con insistenza che non li mandasse via dal paese. 11 C’era là sul monte un gran branco di porci che pascolava. 12 E gli spiriti lo pregarono, dicendo: "Mandaci nei porci, perché entriamo in essi". 13 Egli lo permise loro; allora gli spiriti immondi, usciti, entrarono nei porci e il branco si avventò giù a precipizio nel mare. 14 Erano circa duemila e affogarono nel mare. E quelli che li pasturavano fuggirono e portarono la notizia in città e per la campagna e la gente andò a vedere ciò che era avvenuto. 15 Vennero a Gesù e videro l’indemoniato seduto, vestito e sano di mente, lui che aveva avuto la legione, e s’impaurirono. 16 Quelli che avevano visto raccontarono loro ciò che era avvenuto all’indemoniato e il fatto dei porci. 17 Ed essi iniziarono a pregare Gesù che se ne andasse dai loro confini.
18 E mentre egli montava nella barca, l’uomo che era stato indemoniato lo pregava di poter stare con lui. 19 Gesù non glielo permise, ma gli disse: "Va’ a casa tua dai tuoi e racconta loro le grandi cose che il Signore ti ha fatto e come egli ha avuto pietà di te". 20 Ed egli se ne andò e cominciò a raccontare per la Decapoli le grandi cose che Gesù aveva fatto per lui. E tutti si meravigliavano.
21 Essendo Gesù passato di nuovo in barca all’altra riva, si radunò attorno a lui una gran folla ed egli stava presso il mare. 22 Ed ecco venire uno dei capi della sinagoga, chiamato Iairo, il quale, vedutolo, gli si gettò ai piedi 23 e lo pregò con insistenza, dicendo: "La mia bambina sta morendo. Vieni a posare le mani sopra di lei, affinché sia salva e viva". 24 Gesù andò con lui, e molta gente lo seguiva e lo stringeva da ogni parte.
25 Una donna, che aveva un flusso di sangue da dodici anni, 26 molto aveva sofferto da molti medici e aveva speso tutto ciò che aveva senza alcun giovamento, anzi era piuttosto peggiorata, 27 avendo udito parlare di Gesù, venne da dietro fra la calca e gli toccò la veste, perché diceva: 28 "Se riesco a toccare anche solo le sue vesti, sarò salva". 29 In quell’istante il suo flusso ristagnò; e lei sentì nel corpo di essere guarita da quella malattia. 30 E subito Gesù, conscio della potenza che era emanata da lui, voltandosi indietro verso quella folla, disse: "Chi mi ha toccato le vesti?". 31 I suoi discepoli gli dicevano: "Tu vedi come la folla ti si stringe addosso e dici: ‘Chi mi ha toccato?’". 32 Ed egli guardava attorno per vedere colei che aveva fatto questo. 33 Ma la donna, paurosa e tremante, ben sapendo quello che era avvenuto in lei, venne, gli si gettò ai piedi e gli disse tutta la verità. 34 Ma Gesù le disse: "Figliola, la tua fede ti ha salvata; va’ in pace e sii guarita dal tuo flagello".
35 Mentre egli parlava ancora, ecco arrivare gente dalla casa del capo della sinagoga, dicndo: "Tua figlia è morta, perché incomodare ancora il Maestro?". 36 Ma Gesù, udito ciò che si diceva, disse al capo della sinagoga: "Non temere, solo abbi fede!". 37 E non permise a nessuno di accompagnarlo, tranne che a Pietro, a Giacomo e a Giovanni, fratello di Giacomo. 38 Giunsero a casa del capo della sinagoga ed egli vide il tumulto e la gente che piangeva e urlava forte. 39 Entrato, disse loro: "Perché fate tanto strepito e piangete? La fanciulla non è morta, ma dorme". 40 Ed essi ridevano di lui. Ma egli, messili tutti fuori, prese con sé il padre, la madre della fanciulla e quelli che erano con lui ed entrò là dove era la fanciulla. 41 E, presala per la mano, le disse: "Talità cum!", che interpretato vuole dire: "Ragazza, ti dico: Alzati!". 42 Subito la ragazza si alzò e camminava, perché aveva dodici anni. E furono subito presi da grande stupore; 43 egli comandò loro con insistenza che nessuno lo venisse a sapere e disse loro che le fosse dato da mangiare.